La Universitato de Dako (bengale ঢাকা বিশ্ববিদ্যালয় [ɖʰaka biʃʃobid̪d̪alɔe̯|], konata ankaŭ kiel Daka Universitato aŭ simple DU) estas la plej aĝa universitato en moderna Bangladeŝo kaj kompreneble en ties ĉefurbo Dako. Establita dum la Brita Hindio en 1921, ĝi estis grava kontribuanto al la moderna historio de Bangladeŝo.[1][2][3][4][5] Post la Dispartigo de Hindio, ĝi iĝis la kerna punkto de progresemaj kaj demokratiaj movadoj en Pakistano. Ties studentoj kaj instruistoj ludis gravan rolon en la apero de la bengala naciismo kaj por la sendependeco de Bangladeŝo.
Inter iamaj studentoj troviĝis la estontaj Muhammed Yunus, ekonomikisto kaj ricevanto de la Nobel-Premio pri Paco, Ŝejĥo Mujibur Rahman, patro de la lando, kaj al la universitato rilatis ekzemple Satyendra Nath Bose, barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko, kaj Kazi Nazrul Islam, unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search